Parolas Haroldo Dutra Dias:
Pedro Leopoldo, la 2-an de Septembro 1948. Emmanuel diktas, per la benataj manoj de Francisco Cândido Xavier la antaŭparolon de la libro Caminho, Verdade e Vida [= Vojo, Vero kaj Vivo], kies titolo estas “Interpretado de l’ Sanktaj Tekstoj”. Rememorante siajn spertojn kiel Pastro Damiano, flanke de Alcíone; kiel la sklavo Nestorio, en Efezo, kiam li konis Johanon, la Evangeliiston kaj Polikarpon el Smirno; kaj kiel Publio Lentulus, kiam li kontaktiĝis kun la Majstro mem, Emmanuel komencas eksterordinaran projekton pri komentado kaj studado de l’ Evangelio, en la Nova Testamento, laŭ la instruoj de Spiritismo.
Antaŭsciante, ke ne ĉiuj legontoj povus tute kompreni la grandecon kaj profundecon de lia tasko, la spirita bonfaranto decidas klarigi sian intencon kaj la metodon, per kiu li eksplikos la propran Evangelion. Kaj li komencas tiel, komentante la 2-an Epistolon de Petro, ĉapitro unua, versiklo 20-a:
Interpretado de l’ Sanktaj Tekstoj
Antaŭ ĉio sciante, ke neniu profetaĵo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon. II Petro 1:20
Komentas la spirita bonfaranto:
Jesuo estas la Vojo kaj la Vero kaj la Vivo. Lia nepereema lumo brilas tra la teraj jarmiloj, kiel la Vorto de la komenco, penetrante la mondon jam antaŭ dudek jarcentoj.
Sangavidaj bataloj, ekstermantaj militoj, sociaj katastrofoj eĉ streketon ne ŝanĝis en Liaj vortoj, kiuj fariĝas ankoraŭ pli aktualaj kun la diversforma evoluo de la Tero. Tempestoj el sango kaj larmoj faris nenion alian, ol plivivigi ilian grandecon. Sed ĉiam malfruaj je la profito de l’ altvaloraj oportunoj, tra renovigitaj ekzistadoj, ni multfoje malestimis la Vojon, indiferentaj pri la heredaĵoj de la Vero kaj de la Vivo.
La Sinjoro, malgraŭ tio, neniam lasis nin senprotektaj.
Ĉiutage Li renovigas sian toleremon al niaj ŝuldoj; tamen interesas al ni mem levi la nivelon de l’ volo, starigi disciplinojn por propra uzo kaj reedukiĝi per la kontakto kun la Dia Majstro.
Li estas la Nobla Amiko, sed tiom ofte ni neglektas Lian konsilon, ke ni riskas atingi ombrajn regionojn de sendifina prokrasto de nia interna lumiĝo por la eterna vivo.
Celante valorigi la oportunon servi, ni organizis ĉi tiun humilan interpretan verkon, kun nenia ekzegeza pretendo.
Ni nur interligis modestan kolekton de apartaj paĝoj destinitaj por ordinaraj meditoj.
Multaj amikoj eble miros nian agmanieron, ke ni disigis versiklojn kaj donis al ili sendependan karakteron rilate al la evangelia ĉapitro al kiu ili apartenas. El kelkaj partoj de la biblia teksto ni eltiris nur malgrandajn frazojn, havigante al ili specialan aspekton kaj, iufoje, niaj senvaloraj komentoj ŝajne kontraŭas la konsiderojn de la ĉapitro ilin inspirinta.
Ni tiel agis komprenante, ke kiel en perla ĉirkaŭkolo ĉiu perlo havas sian specifan valoron, tiel same, en la grandega kolekto de instruoj de la Bona Novaĵo, ĉiu koncepto de la Kristo aŭ de Liaj plej proksimaj kunlaborantoj adaptiĝas al certa situacio de l’ Spirito, sur la vojoj de la vivo. Krom tio, la leciono de la Majstro prezentiĝas ne nur kiel devigo por la adorado. La Evangelio ne sin limigas al preĝbenka breviero. Ĝi estas nemalhavebla gvidilo por la leĝdonado kaj administrado, por la servado kaj obeado. La Kristo ne starigas limliniojn inter la templo kaj la oficejo. La tuta Tero estas samtempe Lia preĝa altaro kaj labora kampo. Pro tio, ke ni Lin laŭdas en la preĝejoj sed malŝatas sur la stratoj, ni jam ruiniĝis plurfoje, pro nia propra kulpo. Do ĉiuj lokoj povas esti konsekritaj al la dia servado.
Multaj disĉiploj, en la diversaj kristanaj skoloj, sin dediĉis al teologiaj esploroj, ŝanĝante la instruojn de l’ Sinjoro en senvivan restaĵon sur ŝtonaj altaroj; la Kristo tamen esperas, ke ni ĉiuj transformu Lian Evangelion de Amo kaj Saĝo en kunulon por la preĝo, en lernejan libron por la ĉiutaga sperto, en inspirantan fonton por niaj plej humilaj agoj dum la ordinara laboro kaj en bonmanieran normon ĉe la frataj interrilatoj.
Kvankam niaj modestaj celoj jam estas klarigitaj, ni antaŭvidas grandan perpleksecon ĉe tiu aŭ alia grupo de kredantoj.
Kion ni faru? Ni ankoraŭ devas trairi vastajn distancojn sur la Vojo, por ke ni akiru la Veron kaj la Vivon kun ties plena signifo.
Ni tute komprenas la respekton postulatan al la Kristo, sed laŭ la propra ekzemplo de l’ Majstro, ni scias, ke la tasko de la fidela lernanto stariĝas surbaze de korinklino kaj laboro, preĝado kaj sindediĉo.
Cetere konsolas nin rekoni, ke la Sanktaj Tekstoj estas donacoj de l’ Patro al ĉiuj Liaj filoj kaj, ĝuste pro tio, ni menciis la saĝajn vortojn de Simono Petro: “Sciante, ke neniu profetaĵo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon”.
Emmanuel
El la libro “Caminho, Verdade e Vida” [= “Vojo, Vero kaj Vivo”]. Antaŭparolo. Eldonejo FEB [Brazila Spiritisma Federacio]. [Psikografio de Francisco Cândido Xavier. Diktita de la Spirito Emmanuel]
Parolas Haroldo Dutra Dias:
En ĉi tiu belega teksto, kiu estas fakte deklaro pri principoj kaj metoda fundamentado, Emmanuel subtile klarigas, ke la Nova Testamento kaj la Sanktaj Tekstoj estas privataj havaĵoj de neniu koro.
La Sanktaj Tekstoj kaj la Dia Revelacio, kiun ili enhavas estas propraĵo de la homaro kaj heredaĵo de ĉiuj filoj de Dio, kiuj Lin serĉas kun sincera koro kaj nobla animo.
Sed la gvidilo kaj la fundamento, la kompaso kaj la celpunkto por la interpretado de la tuta Sankta Skribo, precipe en la Evangelioj kaj en la Nova Testamento, estas la vivo de Jesuo, ĉar Li estas la Vojo kaj la Vero kaj la Vivo.
Per Lia konduto, ekzemplo kaj vivmaniero ni eltrovas la ŝlosilon komprenigantan tion, kio estis dirita ne nur de Li, sed ankaŭ de Liaj plej proksimaj kunlaborantoj, senpere elektitaj de Li mem.
Pro tio ni konvinkiĝas, kune kun Emmanuel, ke ĉiu evangelia koncepto, same kiel ĉiu frazo kaj aserto prezentas celpunkton kaj gvidilon por certa situacio de l’ Spirito, sur la vojoj de la vivo.
Kara amiko, jen elsendiĝas “Sep minutoj kun Emmanuel”! Ni esperas, ke vi akompanu nin tra ĉi tiu itinero, kiu estas vojaĝo direkte al ni mem kaj enprofundiĝo en nian propran animon, por ke ni renkontu en nia koro la noblan manon de l’ Kreinto kaj la bonecon de nia Ĉiela Instruisto, kiu estas Jesuo. Bonvenon al “Sep minutoj kun Emmanuel”!
TEKNIKAJ INFORMOJ
PRODUKTADO: SER
PROJEKTO: Sep Minutoj kun Emmanuel
ĈAPITRO 001: Interpretado de l’ Sanktaj Tekstoj
LIBRO: Caminho, Verdade e Vida (= Vojo, Vero kaj Vivo)
MEDIUMO: Francisco Cândido Xavier
SPIRITA AŬTORO: Emmanuel
KOMENTOJ: Haroldo Dutra Dias
TRADUKADO: Lucas Barbosa, Willi de Barros kaj Leonardo Lara Ribeiro
REVIZIO KAJ LEGADO: Leonardo Lara Ribeiro
MUZIKO: Gratidão a Deus (= Dankemo al Dio)
KOMPONISTO: João Cabete
GITARISTO: João Paulo Lanini
ELDONADO KAJ DIZAJNO: Júlio Corradi
FOTADO: Thiago Franklim
Respostas